2018-03-09

István Mészáros, 1950-2017

Mi multe korespondis kun István Mészáros, kiu helpis miajn esplorojn per skanado de bezonata materialo el Hungara Vivo kaj aliaj eldonaĵoj por miaj esploroj. Laŭ mia peto li enretigis plurajn nemalhavendajn volumojn pri Kalocsay kaj aldonis pluajn tradukojn de Kalocsay al la koncerna retejo, Nyelvi egyenlőség.

Dum longa tempo li ne respondas miajn komunikaĵojn. Mi finfine decidis kontroli, ĉu okazis ia malbonfarto. Mi trovis du anoncojn pri lia morto:

Magyarországi Eszperantó Szövetség: Elhunyt Mészáros István 1950-2017

medicinistoj-por-esperanto › István Mészáros forpasis

Hungara esperantisto László Szilvási konfirmas, ke Mészáros mortis la 25-an de oktobro 2017. Li aldonas:
István estis kunlaboranto de la Esperanto-Centro Eventoj dum ĉ. 20 jaroj. Li sidis ĉe la apuda skribotablo... Li estis ĉefadministranto ĉe la gazeto Eventoj inter 1992-2002, poste kunlaboranto de la projekto STEB, Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, oficeja kunlaboranto de la Internacia Kalendaro, sekretario de la Societo Kalocsay, ano de la kuratorio de Fondaĵo Eszperanto en Hungario, - kaj libertempe li skanis kaj enretigis multajn literaturajn Esperantajn verkojn.
István Mészáros ja estis eminenta esperantisto. Li meritas informplenajn nekrologojn en la tuta Esperanto-gazetaro. Adiaŭ, samideano.

No comments: