2017-06-11

Ferenc Temesi, hungara verkisto

Pere de Esperanto mi informiĝas pri verkistoj nekonataj en la angloparola mondo, ankaŭ eĉ netradukitaj; ankaŭ tiuj pri kiuj ne povas informiĝi en la angla. Unu tia estas ......

Ferenc Temesi (1949 - ) [foto: 1983]

Anglalingve oni scipovas, ke li kunverkis la filmon A rózsa vére (1998). Mi ekkonis lian ekziston pere de ...

"Literaturaj facetoj de la hungara kubo..." de István Nemere, en Literatura Foiro, n-ro 110, decembro 1987, p. 20-22.

En 1987 Nemere trovas tri beletrajn hungarajn librojn atentindaj je eksterlandanoj. Unu estas Por (La Polvo), Volumo II. (Volumo I aperis en 1976.) Per ĉi tiu verko la aŭtoro kreis novan hungaran literaturan ĝenron, t.e. romano kiel kvazaŭ-leksikono. Ĉio okazas en Polvurbo (efektive Szeged), kontraŭ kies provinceco. Temesi revivigas eksmodan lingvaĵon; la stilo rememorigas pri Mór Jókai kaj Kálmán Mikszáth. La tempodaŭro ampleksas proksimume 140 jarojn. Krtikistoj laŭdis la verkon, kun plendoj.

Nu, ĉi tio ŝajnas interesa, almenaŭ laŭforme. La aliaj du verkoj pritraktataj estas Az együttlét (La kunesto), romano de Anna Jókai (1932-2017, nenia rilato al Mór), kaj Csoda (Miraklo), dramo de György Schwajda (1943-2010).

No comments: