2017-04-04

Karinthy en Literatura Foiro

Aperas en Literatura Foiro numero 286, aprilo 2017, temo de Frigyes Karinthy, kun ties bildo sur la kovrilo.

Laŭ anonco de Esperanta Civito:

"Literatura Foiro" daŭrigas la esplorojn pri la aŭtoroj en kies verkoj aŭ eĉ vivo rolis esperant(ist)o. Ĉi-jare, post Bulgakov, jen la vico de Frigyes Karinthy, eminenta esperantano, kiu interalie inspiris nian Sándor Szathmári. Giorgio Silfer dediĉas al ĝi eseon, apud traduko de grava specimeno. Laŭ liaj esploroj, la graveco de Karinthy, kiel esperantano kaj kiel gvidanto de la hungara PEN, endas je rekonsidero, dum alia hungaro indas je pli granda atento en ambaŭ direktoj: Dezsö Kosztolányi.
Laŭ Carlo Minnaja, la koncerna enhavo estas jena:

(1) 3-paĝa artikolo de Silfer, kun interne longa fragmento de Szathmari rilate al la novelo de Karinthy "La cirko," kun bildoj; ankaŭ ĉerpaĵo el la antaŭparolo de Karinthy por ties novelaro Norda vento;

(2) 5-paĝa (inkluzive fotojn) traduko de Silfer kaj Perla Martinelli el la gazeto Pesti Naplò (11.8.1929), en kiu Karinthy parolas pri la tiujara UK en Budapeŝto. Ĉi-lasta estas nova traduko de:

En la mondon venis nova sento,” el la hungara tradukis Lajos Tárkony, Hungara Vivo, 1968, n-ro 2, p. 14-15.

Jen "La cirko" de Karinthy, tradukita de Sándor Szathmári.

No comments: