2015-10-12

Marjorie Boulton: "La kaptilo de Dio"

La novelo "La kaptilo de Dio" de Marjorie Boulton aperis en du antologioj: 33 rakontoj (La Laguna: J. Régulo, 1964, p. 177–185) kaj Trezoro, volumo 1 (Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1989, p. 329–335).

Kiel en ŝia novelo "Tiel, kiel ĝi ne okazis," Boulton montras sin malobeemulo kaj ribelulo. Brave! Ŝi plej interesas kiam ŝi utiligas fantaziajn elementojn en siaj rakontoj. Ĉi-rakonte ŝi uzas metempsikozon, kiu unuavide frapis min similcele al la teatraĵo The Adding Machine (La Komputmaŝinulo, 1923) de la usona verkisto Elmer Rice.

Viro kiu senplende akceptis ĉiajn sendignigaĵojn aperas por postmorta juĝo kaj responde al demandoj persistas akcepti ĉion kaj plendas pri nenio, inkluzive de la verdikto, ke li reenkarniĝu kiel muso. Kiel muso la eks-homo ĝuas tre agrablan vivon, ĝis li kaptiĝas en muskaptilo. Tiam li ne akceptas sian sorton. Li luktas indigne kaj furioze sed eventuale estas mortigata. Ĉi-foje postmorte li protestas la maljustecon de la musa sorto. Lia ribelemo estas plaĉe ricevata kaj la eks-muso ricevas pli favoran reenkarniĝon.

Kiam mi legis Boulton antaŭ jardekoj mi taksis ŝin tro leĝera, sed al mi plaĉas ĉi tiu flanko de ŝia personeco!

No comments: