2015-09-20

William Auld & hungara literaturo

Mi ŝategas ĉi tiun eseon, pro multaj kialoj, inkluzive de la amikeco inter la skotaj esperantistoj William Auld, Reto Rossetti, kaj John Francis. Mia iometa sperto pri hungara literaturo iom similas: ŝajne eĉ fakuloj en Usono pri beletro scias nenion pri ĝi, kaj mi lernis pri ĝi tute pere de Esperanto.

William Auld, “Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.”, Hungara Vivo, 1974, n-ro 4, p. 11.

Auld rakontas, ke post la dua mondmilito, li enprofundiĝis en studado de Esperanto, kaj ekscivolis post hazarda informiĝo pri La tragedio de l’ homo de Imre Madách. En la brita medio hungara literaturo estis tute nekonata. Male ol longe poste eltrovata fuŝa angla traduko, Auld entuziasmis pri ĉi tiu verko en Esperanto, sed sciis nenion pri io rilata krome. Lia amiko Retro Rossetti, kiu forte influis la evoluon de Auld, informis lin pri hungara literaturo kaj ties havebleco en Esperanto, ekz. pere de Hungara Antologio.

Auld priskribas beletrajn tranoktadon kun amikoj Reto kaj John, en kiu deklamado ankaŭ de hungaraj verkoj, ofte en tradukoj fare de Kálmán Kalocsay, okazis.

Inter la tri amikoj, favorataj verkistoj estis Zsigmond Móricz, Frigyes Karinthy, kaj Mihály Babits. Verso de Ernő Szép  — "Per unu fingro klavojn trapromeni" — inspiris la titolon de poemaro de Auld  — Unufingraj melodioj. Auld eĉ tradukis en la skotan lingvon la poemon “La nokto de libertempa soldato” de Oszkár Gellért (neniam publikigitan)!

Lia persista amo al hungara literaturo etendiĝis al aktualaj aŭtoroj. Li eĉ iam provis lerni la hungaran lingvon. Jen interesa kaj inspira memuaro, ĉu ne? La ĝojo de homo ĝojigas pluajn homojn. Taŭgas ankaŭ, ke mi enretigis ĉi tiun eseon okaze de datreveno de la morto de la fruktodona Rossetti.

No comments: