2015-08-04

Julio Baghy: La vagabondo kantas (1)

Mi plurfoje blogumis pri Julio (Gyula) Baghy. Mi lastfoje resumis mian reagon al la poezio de Baghy en mia afiŝo Ora Duopo, Memore.

Hazarde mi decidis tralegi la poemaron La vagabondo kantas (1933, 1937). (Ankaŭ ĉe retejo de Don Harlow. Ankaŭ: La vagabondo kantas faksimilo.) Jen enhavo de la volumo: Antaŭparolo (poemo) + 101 nombritaj poemoj + Sub kristnaska abio (poemo-teatraĵo) + Se arlekenon en aren' (epilogo).

La flua verstekniko kaj esprimivo de Baghy imponas, sed kiam oni legas kaj legas kaj legas plu senintermite, oni laŭgrade deziras enhavon kaj eble stilon pli kompleksajn. En konekso kun la konstanta romantikismo de la poemoj, oni emas taksi Baghy lerta simplulo.

#38: (Al unu el la poetofratoj) evidente estas rebato al Kálmán Kalocsay, neologismoj, kaj parnasismo. Baghy senintence montras sin filistro.

Tamen, el la romantikismaj ŝablonoj saltas kelkaj relative nekutimaj esprimoj. Ekzemple:

#24: Sanktulinon mi ne vidas

Jen la komenca strofo:

Sanktulinon mi ne vidas
en virina homo,
vane tion predikadas
papa Moŝt' en Romo.
Se nur sanktulinoj regus,
estus morta frapo,
ĉar ekzistus nek vi, nek mi,
nek en Rom' la papo.

#35: Patrino, vi blankhara naskintin'

Temas pri hipokriteco de festo de 'Tago de l' Patrinoj', kiam militmaŝino rabas patrino de ŝiaj filoj.

#41: Foje pri knabin' portreto

Jen la lasta strofo:

"Tiun ridon, tiun ĉarmon,
sorĉan ravon, koran varmon,
ĉi belecon de anĝelo
por mi kreis la ĉielo!"
Sed, ho ve! post tiu krio
lin el land' de l' fantazio
puŝis el ĉiel sur teron
kis', donita sur ― paperon.

#44: Collonga estas tera viv'

Ĉiuj mortos, do:

Ne grave! Ĉar al sama fin'
la sorto nin pelvipas;
la vivdonacojn el la sin'
senzorge mi disipas. 

#45: Nur migri, ĉiam migri, migri for

Laŭmemore, ĉi tiu estas bone konata poemo, resume de vivperspektivo.

#48: Por kio vivas la poeto?

Baghy konkludas:

Poetofratoj, kantobirdoj
en denso de la vivarbar',
ni himnu nur pri koraj virtoj,
pri pac' mirakla por homar'.
De venĝinspira sanga reto
rifuĝu ni kaj restu for!
Por kio vivas la poeto?
Por semi amon en la kor'.

Jen simplisma kaj eskapisma, sed konsidere la subpreman socian medion, kiu kulpigus lin?

#57: Noktomeze en nigra denso

Jen amara poemo pri mortigo de egaleco, frateco, libereco.

#59: Verda Stelo sur la brusto: La fifama "Estas mi esperantisto."

#65: Ludas la cigano

Jen komenco:

Ludas la cigano:
violono ploras.

#70: Filoj de Kaino kun la stigmo estas la sama poemo kiel Filoj de Kaino en Migranta Plumo, kun kelkaj tipografiaj ŝanĝoj.


Ĉe retejo Originala literaturo Esperanta (OLE) estas 2 recenzoj de la poemaro kaj citaĵo el recenzo de J. Major, Oomoto Internacia, junio 1933:
"Baghy estas denaska lirikisto; en liaj poemoj manifestiĝas lia varma koro, senartifika, spontanea, melankolia, pasia poezio en formo perfekta."
Jen favora recenzo de Georges Stroele el Esperanto, 1933.

La recenzo de W.B. Johnson en The British Esperantist, 1933, estas kritikema pri la poezia simpleco, eĉ ĝis "nura versfarado," kaj pri "troa reago kontraŭ Parnasa-Gvidlibrismo." Johnson tamen trovas la poemojn altkvalitaj siaspece kaj kelkajn pli ambiciaj. Mi konsentas la takson de Johnson.

Retligoj pri Baghy: 
    Miareteje:

Danuba Voĉo” de Julio Baghy
Hungara Antologio
Ora Duopo
Julio Baghy” de Sándor Szathmári
Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

    Alireteje:

Julio Baghy / Baghy Gyula 1891-1967 (verkoj)
Julio Baghy: Originala Literaturo (Don Harlow)
Julio Baghy: Originala literaturo Esperanta (OLE)
Julio Baghy - Vikipedio
Albumo Julio Baghy de Sonbanko Esperanta
      (sonregistraĵoj: aliru per Firefox, dekstra-musklaku)
Al Kavaliroj de la Paco” de Julio Baghy (sonregistraĵo)
Julio Baghy - Wikipedia
Gyula Baghy (in English)

No comments: