2015-07-25

Anneke Schouten-Buys: poemoj en Beletra Almanako

En Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015 troveblas unu poeto sub rubriko 'Originala poezio' (p. 46-48). La poemoj estas:

Malliberigita
ĉevaloj
Ombro
Pri trudkiteloj
Elkrizalidi

Mi ne komentos pri formo, sed laŭ enhavo, la poemoj enhavas ŝlosilan ingrediencon (kiun multaj usonaj poetoj evidente forgesas): pensigan originalan perspektivon.Oni trovas neatenditajn kontrastojn, kontraŭajn perceptojn de komunaj fenomenoj. Ĉu birdo en ĉielo spertas belon aŭ enkarcerigon? Ĉu viro kiu pompas pri specifaj specoj de ĉevaloj instigas inspiron je virino aŭ male? Ombro petolas kun biciklanto. Sameco estas trudkitelo. Virino kiu laboras kiel robota dommastrino nur vere vivas kiel verkistino.

La aŭtoro montras interesan menson. Ni atendu pluan disvolvon de ties poezia tekniko.

No comments: