2014-10-31

Magritte, patafiziko, ars combinatoria


"Magritte diris, ke oni ne povus provizi validan eksplikon de afero ĝis oni eksplikus tiun eksplikon." — Bernard Noël

Eble vi scivolas, kial mi afiŝas pri Magritte, ankaŭ krokodile, sen konekso kun Esperanto. Nu, la daŭra fadeno estas ars combinatoria (arto de kombinaĵoj), kiu rilatas al interlingvistiko, specife rilate al la epoko de aprioraj filozofiaj lingvoj. Analizado de la motivoj, logiko, kreivo, kaj limoj de la koncepto de kombinado estas stimula, esplorenda kampo.

Kiel vi vidos en antaŭaj afiŝoj, Magritte havas propran perspektivon pri kombinaĵoj, kiu komparendas kun aliaj. Do jen, el liaj Écrits Complets (jen la enhavtabelo kaj indeksoj de ĉiuj temoj kaj personoj pri kiuj Magritte komentis) estas la kolektitaj komentoj de Magritte pri la patafiziko de Alfred Jarry (kiu alimaniere rilatas al ars combinatoria):

 Magritte, la Pataphysique et son Collège

No comments: