2014-05-16

Humphrey Tonkin: Du prelegoj pri Esperanta beletro

Jen bonega prelego, instruo pri influoj al esperanta literaturo, surprizaj influoj el la brita literaturo:



Humphrey Tonkin: Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo from Universala Esperanto-Asocio on Vimeo

Laŭ Vimeo:
Prelego de Humphrey Tonkin en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, en kiu li parolas pri la nocio ke la Esperanto-literaturo estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. Tonkin legas dum la prelego jenajn poemojn: 
Kálmán Kalocsay: La celoj dronis
Kálmán Kalocsay: En amara horo
Edmond Privat: Lasta kiso
Clarence Bicknell: Aŭtuno
Jen prelego "Poeto kore fajra - H. Tonkin pri Marjorie Boulton":

Prelego dum la 40-a Malferma Tago de UEA, Roterdamo, 10a de majo 2014. Filmo: Katalin Kováts, www.edukado.net

No comments: