2014-01-01

Stacia Pilkludo (Basbalo) en 1910

En 2010, okaze de la jarcenta datreveno de la Universala Kongreso (UK) de Esperanto kaj la vizito de Zamenhof en Vaŝingtono, mi parolis tiuteme ĉe Nacia Publika Radio kaj mi prelegis ĉe landa kongreso de la asocio Esperanto-USA kaj ĉe Zamenhof-Simpozio ĉe UNo (ĉe kiu George Soros aperis). En tiuj prelegoj mi montris multajn artikolojn el la tiamaj kvar precipaj ĵurnaloj de Vaŝingtono: ĉiutage oni raportis pri la UK de 1910.

En 1910 oni nomis la usonan sporton basbalon "stacia pilkludo." Dum la UK profesia teamo ludis basbalon unufoje utiligante Esperanton. Oni raportis pri tio en la ĵurnaloj.

Nu, ekzistas libreto da la regularo de basbalo, eldonita en 1910. Lastatempe mi trovis kaj enretigis ĝin:

Kondukanto al la Stacia Pilkludo (Basbalo)


. . . aranĝis Erik, kun antaŭparolo de Thomas S. Rice (Redaktoro pri Sportoj, Washington (D. C.) “Times”). New York: American Sports Publishing Co., 1910. [21 p.adverts/reklamoj] + 23 p. + [22 p. adverts/reklamoj]. 18 cm. (Spalding’s Athletic Library. Auxiliary Series) Introduction in English, p. 3-6; Antaŭparolo, p. 7-10; La Reguloj aranĝis kaj tradukis Erik, p. 11-23.

No comments: