2014-01-01

Jonathan Swift, Gulivero, filozofiaj lingvoj, & Esperanto

Mi jam blogis (anglalingve) pri Jonathan Swift, aŭtoro de La Vojaĝoj de Gulivero. Tiu verko speciale interesus esperantistojn pro du kialoj.

La hungaraj verkistoj kaj esperantistoj Frigyes Karinthy kaj Sándor Szathmári utiligis la rolanton Guliveron en siaj romanoj Vojaĝo al Faremido & Kapilario, kaj Vojaĝo al Kazohinio.

La dua interespunkto estas ke, en la tria parto de La Vojaĝoj de Gulivero (Vojaĝo al Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, kaj Japanio) Swift prezentas satiron de la siaepokaj filozofiaj artefaritaj lingvoj (el kiu la plej fama estas tiu de John Wilkins). Antaŭ pli ol duonjarcento aperis Esperanta traduko de tiu rakonto, en Angla Antologio, kaj lastatempe mi enretigis ĝin:

 La Granda Akademio en Lagado, el: Vojaĝo al Balnibarbi de Jonathan Swift, tradukis William Auld

En la sama antologio troveblas alia ĉerpaĵo el la sama verko, ankaŭ de mi enretigita:

 La Struldbrugoj; El: Vojaĝo al Lugnago de Jonathan Swift, tradukis William Auld

Swift povus esti taksata pioniro de sciencfikcio. Pri la revoj tiutempaj, rimarku ankaŭ:

 Ebleco de Vojaĝo al la Luno (el La Eltrovo de Nova Mondo) de John Wilkins, tradukis William Auld

Partoj de La Vojaĝoj de Gulivero ricevis Esperantajn tradukojn, el kiuj unu haveblas interrete:

El "Vojaĝoj de Gulivero," en: Legolibro por kursanoj (Tangerud, Odd), p. 25-31.

Gulliver en Liliputlando (mallongigita), trad. M. Inman, ilustrita de J. R. Monsell. Londono: Speaight and Sons, [proks. 1910]. 62 p. Re-eldono: Gulivero en Liliputo, lingve reviziita, Inko, 2002.

Unua vojaĝo de Gulivero: Liliputo, el angla lingvo trad. Ethel M. Prent, antaŭparolo de Edward Ockey. London: Maitland, 1961. 63 p.

La vojaĝoj de Gulivero. I: Vojaĝo al Liliputlando, esperantigis Jos. A. de Roos. Tilburgo: Smits, 1933. 112 p.

Ekzistas tradukoj de aliaj verkoj de Swift en Esperanto:

 Ĉiama Aktualaĵo (Bononcinni swears that Handel...), trad. AEW, La Brita Esperantisto, 1909, p. 109.

 Meditado pri balailo [ĉerpaĵo], trad. AEW, La Brita Esperantisto, 1911, p. 226.

No comments: