2013-11-17

Mario Pei por internacia lingvo

Andreas Künzli, Nia trezoro: Mario Pei, La Ondo de Esperanto, 2013, № 11.

Mi jam blogis anglalingve pri Pei. Mi menciis ankaŭ la negativan flankon de Pei, t.e. lia opozicio al moderna scienca lingvistiko, se ne mencii lian politikan konservatismon.

En la supre menciita artikolo vi trovos resumon de la perspektivo de Pei favore al komuna internacia lingvo kaj liajn favorajn asertojn pri Esperanto. One Language for the World ja estas unu el la kelkaj gravaj anglalingvaj verkoj pri la movado por internacia lingvo kaj ties historio.

No comments: