2013-09-28

Kontraŭaj taksoj de filmo ’The Universal Language’

Mi jam blogis plurfoje pri la filmoj de Sam Green pri utopioj kaj Esperanto. Jen du pluaj, kontraŭaj recenzoj:

Recenzo: The Universal Language 
(Nova filmo estas nur (ne tiel) ĉarma kuriozaĵo)
de Jim Ryan, Usona Esperantisto, 2013:2 (mar-apr)

Dua recenzo de The Universal Language
de Renato Corsetti, Usona Esperantisto, 2013:3 (maj-jun)

Sam Green estas amiko de Esperanto. Plue, kiam mi petis pli da dokumentado pri la filmĉerpaĵoj kaj fotografoj prezentitaj en liaj filmoj, li komplezis. Li donas pluajn informojn kaj fontojn en sia blogo pri la filmo. Do li ja volas helpi Esperanton. Tamen, la akra kritiko de Jim Ryan estas la pli ĝusta takso. La dokumenta filmo de Green estas disorda, nekohera, miskompreniga, kaj finfine nesufiĉe dokumenta, malgraŭ la raraj, nemalhaveblaj malnovaj filmetoj kaj fotografoj el la plej drameca epoko de la Esperanto-movado antaŭ la Dua Mondmilito.

Green malŝparas tempon kaj rimedojn pri portretoj de strange pozitaj esperantistaj kongresanoj, ne nur en la filmo mem, sed en la kromsuplementoj. Aparte en la aldona materialo, estus preferinde doni plenajn dokumentajn materialojn–malnovajn filmojn, fotografojn, ktp. kun fontindikoj kaj sugestoj por plua esplorado. Oni povus montri ankaŭ polurita(j)n deklamo(j)n de poemoj originalaj kaj/aŭ tradukaj.

Dokumentfilmo estu ne nur hazarda kolekto da impresoj sed vere historie informita kaj informiva, kun kohera historia perspektivo. La historia sento ĉi-kaze estas domaĝe misa, dankon al la nekompetenta ligigo de la Esperanto-movado kun diktatoreco, ekz. stalinismo, fare de Arika Okrent,  kiu estas lingvisto sed nek historiisto nek sociteoriisto.

La recenzo de Corsetti estas stultaĵo. Li laŭdas la filmon kiel realisman, montrante la esperantistojn kiel ili estas, sen polurigo de la makuloj kaj strangaĵoj. Kaj ja li mem estas esperantista kultisto kaj finvenkisto, sed la filmo fakte ne donas realisman bildon. Se jes, ĝi montrus diversajn, eĉ kontraŭajn perspektivojn pri la movado kaj la esperantistaro, preter reva idealismo, strangeco, kaj nostalgio al fiaskinta utopiaĵo.

Fakte mi tre ŝatas Sam Green kaj kunsentas lian emon rigardi retroen al la epoko de la 20a jarcento kun komparo al la mondorda situacio nuna. Sed percepteblas ankaŭ diferenco inter generacioj lia (postmalvarmmilita) kaj mia (malvarmmilita), el kiuj oni spektas aŭ spertas la epokojn ekz. de la 1930-40aj jaroj, la 1960-70aj jaroj, aŭ la 1980aj kaj postaj jaroj.

No comments: