2013-05-26

Sciencfikcio en Esperanto (1)

Stanislaw Lem (1921-2006)
"La geniulo pensas kaj kreas, la ordinarulo efektivigas, la stultulo uzas kaj ne dankas." — K. Prutkov

Estas longa historio de sciencfikcio originala kaj traduka en Esperanto. De tempo al tempo aperas eseoj pri la temo. Estas organizoj kiaj Grupo Nifo, and antologioj kiaj la 10 volumoj de Sferoj. Mi blogis pro sciencfikciaĵoj ĉi-bloge. Tamen mi ne scias, ĉu ekzistas plena bibliografio aŭ superrigardo ĉi-tema en Esperanto. Eble kulpas mia nescio, eble restas bezono por plena dokumentado. Do mia unua paŝo estas la jena gvidilo:

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Mi kompilis ĉi tion post kompilo de simila afero en la angla lingvo, kiu respondas al miaj specifaj esploroj:

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Ĉi tia lastatempa priokupo devenas de mia laboro pri la hungara esperantista verkisto Sándor Szathmári, kiu ampleksiĝas al la beletra kaj intelekta historio de Hungario, la historio kaj teoriumado pri utopioj, kaj la historio kaj teoriumado pri la futuro kaj pri sciencfikcio. Kompreneble, superrigardo de la tutmonda sciencfikcia fako estas tro granda por unu persono, kaj la fako en Usono estas giganta sen konsideri la ceteran mondon, sed ĉu ne esperantistoj surprenu ian perspektivon pri kompara analizo de la disvolviĝo de sciencfikcio tra la mondo en diversaj landoj kaj lingvoj? Ĉu ni povas konstati ion ĝeneralan pri originalaj Esperantaj verkoj, aŭ pri la elektoj kaj procento de tradukoj el diversaj naciaj lingvoj? Kiuj tradukitaj verkoj legeblas en Esperanto sed ne ekz. en la angla? Kion oni konstatu pri la utiligo de Esperanto en nacilingvaj sciencfikciaj verkoj?

La artikolo pri sciencfikcio en Vikipedio estas nur ĝermo. Per Sferoj - Vikipedio oni povas aliri la enhavtabelojn de la volumoj de Sferoj.

Esperantisto Don Harlow verkis anglalingve pri sciencfikcio kaj Esperanto:

Esperanto and Science-Fiction: Appendix 2, from The Esperanto Book by Don HARLOW

Mi legis multe da sciencfikcio kiel infano kaj dekumulo, plejparte, mi kredas, la klasikajn aŭtorojn kiuj aperis antaŭ la tiel nomita "New Wave" (Nova Ondo) de la 1960aj jaroj. Dum la pasintaj kvar jardekoj mi legis malmultajn verkojn krom tiujn de mia eventuale favorataj aŭtoroj Samuel R. Delany kaj Stanislaw Lem. Laŭ mia scio, ne ekzistas traduko el Delany en Esperanto, sed ja ekzistas pluraj tradukoj de verkoj de Lem: konsultu la sekcion pri Lem en mia gvidilo.

Mia aktuala intereso devenas de miaj interesoj pri Szathmári kaj pri la sciencfikcio de la 19a jarcento (la jarcento de la ekektiva nasko de la ĝenro). Lastatempe mi esploras la teoriumadon pri la ĝenro, plejparte en malnovaj numeroj de la mirinda gazeto Science Fiction Studies (1973- ).

Do ĉu ekzistas teoriaj studoj en Esperanto? Antaŭ kelkaj tagoj mi trafosis mian Esperanto-arkivon, kaj interalie trovis miajn nelegitajn du volumojn de Antologio de fantastikaj rakontoj de sovetaj verkistoj (1986). Kelkaj eroj de la 1a volumo troveblas jene: Fantastiko. Komence en la volumo estas eseo: la jena afero interrete estas pli plena kaj bone organizita ol la presita versio:

Pritakso de fantastikaj verkoj de Ju. Muraŝkovskij

Komencas la eseon citaĵoj el Marx kaj Prutkov (vidu supre). La aŭtoro unue dividas popolrakontojn de fantasto, kiun li difinas jene: "ni opiniu fantastiko tian specon de beletro, kien nerealaĵoj estas enigataj konscie por atingi konkretajn celojn." Tamen, praepoke fantasto ne distingiĝeblas de scienco kaj teologio. Muraŝkovskij mencias la komencon de modernaj utopioj de More kaj Campanella kaj la satirojn de Swift kaj Rabelais. La eksplodon de scienco akompanas kontraŭdiro inter scienco kaj popola kompreno, kiun solvas, laŭ Muraŝkovskij, la apero de Jules Verne. Evidentiĝas tamen sociaj kontraŭdiroj . . .
sed plene dediĉis sin al evidentigo kaj fantazia solvo de sociaj kontraŭaĵoj la angla verkisto H. Wells. Estas, tamen, rimarkinde, ke scienco kaj tekniko estas ne malpli grava elemento de liaj verkoj, ol la sociaj problemoj.
Reliefiĝas la futurologia funkcio de la fantastiko. Finfine Muraŝkovskij difinas la fantastikon:
Fantastiko estas tia ĝenro de beletro, en kiu fantaziaj, nerealaj aŭ ne tuj realigeblaj objektoj kaj fenomenoj okupas decidan lokon, sen kiuj la priskribata situacio ne okazus, aŭ okazus tute alie.
Muraŝkovskij kritikas sovetian beletron, kiu tro distancas de la vivo, do beletro apartas de scienco. Nur la fantastiko kapablas ilin kunligi: "Ĝuste kaj nur en ĝi kunas la arto kaj scienco." Do en ĝi estas beletra funkcio, scienca funkcio, kaj superfunkcio.

En la tria parto de la eseo, Muraŝkovskij konsideras ĝenrajn skemigojn. Li "proponas uzi por «science-fiction» la «sciencan fikcio»-n, por «fantasy» – la «fantasto»-n, kaj por la tuta ĝenro – la «fantastiko»-n." Li prezentas la klasigojn de G. Gureviĉ kaj P. Amnuel. Li eksplikas la kategoriojn laŭ la skemo de Amnuel:
  1. scienc-teknika fantastiko
  2. populariga fantastiko
  3. filozofia fantastiko
  4. historia fantastiko
  5. soci-utopia fantastiko
  6. soci-averta fantastiko
  7. pamfleta fantastiko
  8. psikologia fantastiko
  9. paradoksa fantastiko
  10. humura, satira fantastiko
  11. simbola fantastiko
  12. aventura fantastiko
Kompreneble, la aŭtoro diskutas plurajn sovetiajn kiel aliajn verkistojn. Interalie li asertas, ke "Sovetiaj verkistoj tre malofte uzas malutopion". Mi rimarkas menciojn de verkistoj favorataj de mi: Lem, Vonnegut, kaj William Tenn.

En la 4a parto de la eseo la aŭtoro pritraktas fantastikajn ideojn. Li prezentas skemon de bazaj ideoj:
  1. Ekzisto de aliaj intelektaj estaĵoj en nia mondo:
    a) dioj, diabloj;
    b) delfenoj, septopodoj;
    c) aliplanedanoj.
  2. Vojaĝoj en aliajn lokojn:
    a) nemalkovritaj insuloj;
    b) kosmo;
    c) paralelaj mondoj, kontraŭmondo.
  3. Artefaritaj estaĵoj kaj homoj.
  4. Ŝanĝo de ecoj.
  5. Vojaĝo laŭ tempo.
  6. Maŝino por malkovroj.
Li pritraktas la problem de la eventuala elĉerpiĝo de ideoj. Tamen, novaj ideoj ne nepras:
Necesas, tamen, atenti, ke por certaj subĝenroj novaj ideoj ne tiom bezonatas, ekzemple por la filozofia, psikologia, humura. Tiaj verkistoj, kiel fr. Strugackij praktike neniam uzis pli ol surfacajn ideojn, ofte eĉ simple ideojn de aliuloj. Tio, tamen, ne malhelpas al ili brili en psikologia aŭ humura subĝenroj, ankaŭ en la pamfleta kaj simbola. Sed kiam ili provas la fortojn en scienc-teknika subĝenro, tio aspektas neserioze.
Muraŝkovskij kritikas sciencan nekompetencon en la konstruado de sciencfikciaj verkoj, kaj pritraktas specimenojn de tio, kion ni en Usono nomas "mondkonstruadon". Li analizas la subĝenron tempovojaĝadon.

Jen skemo por pritaksado de verkoj:
  1. noveco;
  2. konvinkeco;
  3. homscia valoro;
  4. arta valoro;
  5. subjektiva kriterio.
Muraŝkovskij detale ellaboras ĉi tiujn kriteriojn kun ekzemploj. Li kalkulas poentojn je diversaj faktoroj kaj rangas verkistojn.

Mankas al mi familiareco pri Muraŝkovskij kaj pri la sovetia politika kaj ideologia kunteksto en kiu li funkciis, do pri ia konstatenda subteksto de la eseo. La eseo estas tre interesa, kaj mi esperas ke, se ne jam ekzistas aliaj kompareblaj superrigardoj en Esperanto, aliaj progresigos tiun entreprenon.

No comments: