2013-04-07

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (4)

Julio Baghy, Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958. 221 p.

Komence de la Unua Bildo de la Tria Akto ni vidas dezertan Teron senigitan de vivo. La teknokratoj evidente detruis la teran vivon kaj formigris al aliaj planedoj. Adamo kaj Eva spektas la malesperigan scenon, sed hazarde trovas du verdajn foliojn sur morta arbo. Ĉu simbolo? Ili pripensas la Faŭnon kies tento kondukis al la nuna stato. Pro la penso la Faŭno el fantazio vee ek-ekzistas. La Faŭno eksplikas: "Nin ne la Dio, nur la homoj kreis. / Kun la homaro, ankaŭ ni pereis." La Faŭno bonŝancos baldaŭ re-malaperi, sed la homoj estas kondamnitaj al senfina senviva Esto. Sed la Faŭno montras elirvojon: fonton de Morto, el kiu la homa geparo povus trinki nur du glutojn. Adamo kaj Eva englutas ilin, kaj la Morto aperas kaj dancas.

 En la Dua Bildo, Adamo kaj Eva vekiĝas sub la pomarbo. Ili eltrovas, ke ili ambaŭ sonĝis la saman inkubon. Eva emas tiri pesimisan sintenon el tiu inkubo, sed Adamo insistas je optimisma perspektivo. Eva maltrankvilas pri la konstanteco de la amo de Adamo, sed Adamo firmigas ŝian fidon pri ilia amo. Ŝi finfine konvinkiĝas:
Ho, sunteksita pomp' ne ĉesu lumi
ke homan devon povu ni plenumi
kreante harmonion per la AMO
por ĉiuj postaj Evoj kaj Adamoj!
Restas nur du versoj elparolataj de Adamo. Post falo de la kurteno, Baghy skribas (221):
Tiel finiĝas la LASTA BILDO de tiu lirika komedio, kiun mi surpaperigis por rifuĝi el la anim- kaj nervmuela angoro dum la morna historia tempo en vintro de 1956-1957
Warszawa-Budapest
Nu, la strukturo de la dramo iom rememorigas pri La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách. Notu la jenan verson elparolatan de Adamo: ". . . kun firma fido ni ekiru kante!" Komparu al la fina verso de La Tragedio de l’ Homo: "Mi diris, luktu, hom’, kaj firme fidu!" (217)

Sed miaopinie, la verko de Baghy estas anemia kompare al tio de Madách, kvankam ambaŭ verkis je historia momento de senespero. Post mia unua lego de ĉi tiu dramo antaŭ 40 jaroj, mi memoras nur la kliŝan romantikon de la enamiĝo de Adamo kaj Evo kaj la kaptiteco en sentempa Esto. Ne mirigas, ke mi memoris nenion ceteran, ĉar la rakonto ne stimulis min tiam kaj ne interesas min nun. Mi kompatas la karan Baghy, sed mi taksas ĉi tiun verkon nur historie interesa, kaj interesa nur kompare al kunaj hungaraj esperantistaj verkistoj, ekz. Szathmári.

No comments: