2013-04-03

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (1)

Mi relegas libron kiun mi unuafoje finlegis la 14an de decembro 1973: Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958; 221 p.) de Julio Baghy.

Nu, la Unua Bildo de la Unua Akto, en kiu Adamo kaj Eva (gejunuloj, ne la unua mita homparo) flirtas kaj enamiĝas, tedas min, krom la ĝena interludo de absurda ĵaluzo pri la rev-idealaj viro kaj virino de la geparanoj. La rimaj vers-paroj emas enuigi min, sed Baghy estas sufiĉe lerta tiurilate kaj en disvolvigo de la rakonto por teni la atenton. Li ja estis aktoro do komprenis draman strukturon. La kerna problemo estas, ke la afero estas ege eksmoda kaj kliŝe romantika; mi ne scias kiel nuna leganto povus trovi ĝin agrabla. La erotika dimensio estas finfine subigita al konservativa ĉasta moraleco.

La Dua Bildo estas pli agrabla kvankam troa: petolas nimfo, faŭno, elfoj, feinoj. Laŭ draminstrukcioj, la etoso estas erotika. La sceno imponas pli vigla ol la unua bildo, ankaŭ lingve. Oni anticipas la disvolvon de zorgo pri la suferoj de la vivo kiuj atendas. Ties alveno igos la dramon interesa post tro-siropa lirikeco.

Marjorie Boulton antaŭparole ekstazis, kvazaŭ temas pri majstroverko. Evidente, temas pri enamiĝo al la verko kiel al la homo. Kion diri pri tio?

Oni agnoskas, ke la kunteksto de verkado estis fakte eskapo el la malespero de la subpremo de la Hungara Revolucio de 1956. Maljunulo Baghy rebatas la deprimigan epokon per aserto de freŝa juneco.

Ni vidos, kiel mi reagos plu dum plua relego de la verko post kvar jardekoj. Mi anticipas ankaŭ kompari ĝin al La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách.

Jen du recenzoj:

AMO AL LA VIVO KAJ BELO, recenzo de Baldur Ragnarsson, Norda Prismo 1958.

Recenzo: Sonĝe sub pomarbo, de Julio BAGHY de Ferenc Szilágyi, La Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 108-113.

No comments: