2012-07-23

William Auld pri poezia lingvo & tradukado (1)

Inter la libroj kiujn mi nun revizitas estas:

Auld, William. Facetoj de Esperanto. London: Brita Esperanto-Asocio, 1976. 51 p.

La kvar eseoj ene estas:

Evoluo de la poezia lingvaĵo en Esperanto (3)
Kompara literaturo—ĉu ebla studobjekto? (27)
Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj kuntekstoj (39)
Letero al William R Harmon (49)

Evoluo de la poezia lingvaĵo en Esperanto estas majstra densa skizo de la temo, utila por ĉiu interesito pri Esperanta beletro. Por ĉiu periodo, Auld mencias notindajn poetojn, lingvajn kaj stilajn novaĵojn.

(1) 1887-1917: Plej frapa ĉi-periode estas la ekspluato de libera vortordo. Aliaj poetoj lernis esprimis sin elegante, sed Feliks Zamenhof tro tordas kaj konfuzas la sintakson. Oni ankaŭ multe uzis la elizian "l'"-formon kaj ellasis prepoziciojn kun anstataŭigo de "-n". Auld ankaŭ resumas, kion oni ne aŭ apenaŭ trovas: vortkunmetojn, verbigon de adjektivoj kaj substantivoj, kaj vivajn metaforojn. La pinta stilisto estis Edmond Privat. La plej eksperimentaj estis Kofman kaj Grabowski.

(2) 1918-1930: La ĉefaj poetoj ĉi-epokaj estas Miĥalski, Kalocsay, Baghy, Schwartz, kaj Hohlov. Interese, Auld citas poemojn kiuj ilustras la fortan patriotismon de Kalocsay and Hohlov, ankaŭ ilian fortan esperantismon. Hohlov plendas la maleblon trovi sukajn ekvivalentojn de rusaj esprimoj.

Auld detaligas la poeziajn eksperimentaĵojn de Miĥalski, lian vortprovizon, kaj muzikecon. La unua poemaro de Kalocsay, Mondo kaj Koro, estas surprize lingve konservativa. Baghy multe uzis riĉajn sonorajn rimedojn, virajn rimojn, kaj adverbojn. Elstaris konversacia stilo.  Schwartz estis ne nur humuristo, sed la granda majstro de la vortludo. Hohlov fortis je sensualeco, kunmetaĵoj, kaj neoficialiaj vortoj.

(3) 1931-1951: Jen la periodo de parnasimo. Parnasa Gvidlibro estis mejloŝtono, sed la "Poezia Fakvorto" vekis la fortan reagon de kontraŭneologismuloj, inter kiuj enviciĝis Baghy. Elstaraj verkoj estis Rimportretoj kaj Streĉita Kordo de Kalocsay kaj Sekretaj Sonetoj de Peter Peneter [sendube pseŭdonimo de Kalocsay].

(4) 1952-1973: Postmilite aperis la Kvaropanoj (Skota Skolo): Auld, Dinwoodie, Francis, Reto Rossetti. Ankaŭ elstaras Ragnarsson kaj De Kock. La lingvaĵo densiĝas kaj la propraj trajtoj de Esperanto estas plene ekspluataj. Auld ekzempligas proprajn lingvajn eksperimentojn. Aliajn lingvajn notindaĵojn oni trovas ĉe Ragnarsson, De Kock, Chaves (monosilaboj), Sadler. Estas ankaŭ la japana skolo: Auld mencias Invit' al Japanesko de Miyamoto. Auld finas priskribante poezirimedan pligrandigon fare de Geraldo Mattos en Arĉoj.

No comments: