2011-12-15

Zamenhof!


Tiel mi kaj krokodila amiko ofte intersalutis en Buffalo.

Hodiaŭ estas la glora Zamenhof-Tago, pri kiu vi povas legi ankaŭ krokodile en Vikipedio:

Zamenhof Day - Wikipedia, the free encyclopedia

Mi solenas per daŭrigo de miaj laboroj en la arkivo de Literatura Mondo, ekz.:

"Zamenhof eraris" de Georgo Verda, Literatura Mondo, novembro 1934 (#9), p. 168.

La aŭtoro (pseŭdonimo?) komencas per la konstato ke "la paciga rolo de Esperanto estas nura iluzio." Sekvas amaraj asertoj pri la esperantistoj mem. Li dankemas, ke Esperanto ankoraŭ ne venkis, ĉar se jes, "la homaro estus delonge pereinta en reciproka buĉado." Mi ridegas kaj paradokse ĝojas legante ĉi tion. (Ĉu ne oni diris la saman en La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio?)

Nu, la aŭtoro devis ankaŭ alfronti la minacon de faŝismo, kiu jam jukis subigi la mondon, kaj li trovis, evidente, tiu sama etoso penetranta la Esperanto-movadon. La aŭtoro lamentas mankon de internigo de la interna ideo, kaj speciale kulpigas la "neŭtralan" movadon pro manko de unuigaj ideoj. Li konkludas:

"Ĉu ne estus plej logike kaj praktike, se la esperantistoj dividu sin en kelkajn frakciojn, konforme al siaj apartaj mondrigardoj?"
Almenaŭ en tiuj specifaj sferoj Esperanto povus trovi siajn verajn samideanojn kaj efektivigi interkomunikadon, interpaciĝon, kaj unuiĝon.  Anstataŭ konstante interbatalanta, interfrapanta "granda rondo familia" , stariĝus pli fratecaj, pacemaj rondetoj.

Nu, jen pruvo, ke esperantistoj nek estis nek estas unuforme naivaj, malrealismaj revuloj. Fakte, esti esperantisto, eĉ "nura" esperantoparolanto, en la 1930aj jaroj, postulis fortan kuraĝon.

No comments: