2011-06-05

Jevgenij Zamjatin, sovetrusa verkisto, obstina herezulo

Antaŭ pli ol 40 jaroj mi legis verkojn de Jevgenij Zamjatin—nehaveblaj tiutempe en Sovetunio—en anglaj tradukoj. Precipe mi legis la pioniran malutopian romanon Ni kaj antologion da eseoj. Mi ankaŭ havis antologion da noveloj, kaj post multaj jaroj aperis aliaj tradukoj. En Esperanto mi konstatas nur la indikitajn du artikolojn en Vikipedio.

Mi kompilis kelkajn citaĵojn el eseoj de Zamjatin, kiu reliefigas ŝlosilajn konceptojn:

Yevgeny Zamyatin on Revolution, Entropy, Dogma and Heresy
[Jevgenij Zamjatin pri Revolucio, Entropio, Dogmoj & Herezoj]

Se mi ne trovos plu en Esperanto, mi devos almenaŭ traduki tiun retpaĝon el la angla.

No comments: