2011-03-30

Jorge Camacho: "Ju"

La lingvaĵo de Jorge Camacho estas ofte tre densa kaj eksperimenta, avangarda tamen muzika. Oni trovas tion ĉe liaj poemoj, kaj eĉ pli intense ĉe liaj malfacilaj sed intereskaptaj noveloj. Formo kaj enhavo kunfandiĝas plene kaj glate en liaj verkoj. Jen specimeno de mallonga, lerte konstruita, trompe simpla poemo kies signifo kuŝas subsurface sed ne tro obskuriĝas.

ju

ju pli mi konas vin, des pli mi volus
ombrelon ekaĉeti kaj vojaĝi
al via pluva land'
ni sidus kaj ni ridus, ni parolus,
ni ludus kaj ni irus kune naĝi
al sensuna strand'

FONTO: Camacho, Jorge [Georgo Kamaĉo, ne plu uzata esperantigo]. “ju”, en Ibere Libere, de Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández (Vieno: Pro Esperanto, 1993), p. 73.

No comments: