2011-02-28

Lou Harrison: Mondo da Muziko

La 26-an de februaro ĉe la Nacia Artmuzeo (National Gallery of Art) en Vaŝingtono ĉeestis David Gaines, Melisa kaj Jim Ryan, kaj Ralph Dumain por spekti la inaŭguran montron de la 90-minuta dokumenta filmo Lou Harrison: A World of Music (... Mondo da Muziko) pri eminenta usona komponisto (kaj esperantisto!) Lou Harrison. David bone konas lian muzikon; mi ne, kvankam mi aĉetis registraĵon de La Koro Sutro (kiun Harrison verkis en Esperanto) antaŭ dudek jaroj. Estis ĝojo ekkoni la genion de Harrison. Lia personeco, la rango de kapabloj, la muzika intuicio, kunlaboremo kun dancistoj, integrigo de aziaj kaj okcidentaj muzikoj, estas inspiriga, rememorigas al ni la esencon de la homa kreivo.

Estas unu neagnoskita montro de Esperanto en la filmo. La partituro (muzikfolio) de "Political Primer" (politika gvidilo) inkluzivas tekston verkitan en Esperanto kaj la angla. Tiu verko temas pri la danĝero de la atombomba epoko.

Poste, Jim demandis al la ĉeestanta filmverkistino Eva Soltes, kiu invitis demandojn, pri la rolo de Esperanto. Ŝi agnoskis, ke Esperanto estas grava faktoro, kaj fakte, ke Harrison travojaĝis Japanion pere de Esperanto. La Koro Sutro mirigis la maljunajn japanojn, ke Harrison povis tiom intuici ilian sensibilon.

Eventuale ĉi tiu filmo en fina formo aperos en DVD-formato. Fakte, la plano estas eldoni diskaron da dokumenta materialo—eble 10 DVD-ojn!

No comments: