2010-06-13

Miaj lastatempaj radio- kaj kongres-programoj

Ĉiuj sekvaj aferoj okazis en la angla lingvo.

Je la 25-a de majo:

Mi kaj Jim Ryan estis aparte intervjuitaj de Art Silverman, kaj el tio rezultis 3-minuta radioprogramo je Nacia Publika Radio, kiu gajnis 12 000 000 aŭskultintojn. Jen la retloko:

"Marking The Centennial Of Esperanto Creator's Visit" by Art Silverman, "All Things Considered", National Public Radio, Tuesday 25 May 2010, 5:55 pm EDT
http://www.npr.org/templates/story/story.php?verified=true&storyId=127118219#commentBlock

De tie vi povas aŭskulti au elŝuti la radioprogramon mem.

Je la 30-a de majo, en la landa usona Esperanto-kongreso, mi prelegis pri "Esperanto, Vaŝingtono, kaj la Mondo en 1910".

Je la 7-a de junio, en Buffalo, Novjorko, mi faris 1-horan radioprogramon pri Esperanto por "Think Twice Radio". Vidu priskribon kun retligo al la programo ĉe:

http://www.thinktwiceradio.com/sound-clips/sound-clips.html

La mp3-dosiero troviĝas ĉe:

http://www.thinktwiceradio.com/sound-clips/audio/100607.mp3

Mi resume ripetis la enhavon de mia prelego pri la Universala Kongreso de 1910, kaj pritraktis en postaj komentoj la ideologion de Zamenhof. Mi ankaŭ deklamis miajn tri Esperantajn tradukojn de poemoj de la angla poeto kaj artisto William Blake.

No comments: