2010-06-19

Gramsci & Esperanto

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) atentigas pri debato pri la fama itala komunisto-intelektulo Antonio Gramsci [Gramŝi] kaj Esperanto je la 20a de julio 2009, ĉe la 82a KONGRESO DE SAT. Vi povas aŭskulti kaj pri komenti la debaton ĉi tie.

Notu ankaŭ libron eldonitan de SAT: La Itala Socialismo kaj Esperanto. Estas ankaŭ itallingva eldono: Gramsci e l'Esperanto.

Ĉi tiu afero rememorigas, ke mi devus elfosi mian materialon pri ĉi tiu temo. Anglalingve estas la plurfoje enantologigita publikigita artikolo de Gramsci, kaj laŭmemore estas iu traduko de iuj "Notoj pri la Lingvo". Mi ankaŭ havas itallingvan artikolon de Giorgio Silfer. Mi ne memoras la argumenton nek la tekstojn de Gramsci, sed mi supozas ke la sinteno pri Esperanto ligiĝas al pensoj pri nacia kulturo kaj al organikisma tendenco (filozofia ligo de ĉiuj reakciaj starpunktoj pri Esperanto). Mi dubas ke kulpas la "historia materiismo" kiel ĝenerala perspektivo; la dogmeca filozofia starpunkto pri Esperanto estas metafizika, ne scienca aŭ empiri-bazata perspektivo.

Estas malfacile mense sorbi aŭdregistritan dialogadon do malfacile resumi. El ĉi tiu debato mi rimarkas, ke troviĝas mencioj de la samtempaj ideoj lingvistikaj kiuj influis Gramsci, la karaktero de historia materiismo, dogmeco en la socialisma movado, inter aliaj facetoj de la problemaro. Mi tamen ne trafis trafan analizon pri la lingvaj, kulturaj, kaj filozofiaj ideoj de Gramsci.

1 comment:

Petro Levi said...

En la argumentado de Gramsci pri la _Unika Lingvo_, kiun li misnomis
Esperanto, mi trovis nenian rilaton
inter lia kontraueco al Esperanto
kaj scienca (materiisma) vidpunkto.
La tuta "scienceco" de lia rezonado
ripozas ekskluzive sur la senbaza
koncedo de esperantisto, ke lia
vidpunkto estas "ekskluzive
scienca".